1.1 Kontado1884-1985
En 1878, kiam la usonano James Ritty inventis la unuan kas-registrilon, "La Nekoruptebla Kasisto", lia celo estis kontroli ĉiun transakcion de la tago por superrigardi siajn dungitojn.
Kelkajn jarojn poste, li vendis la patenton al kompanio kiu fariĝis National Cash Register, tutmonda sukcesa entrepreno kiu produktis milionojn da kasregistriloj, inkluzive ĉiujn tie ĉi ekspoziciataj.
Kun la invento de la Persona Komputilo revenis metodo de kontado kiu fontas de pli ol 4000 jaroj: la kalkultabeloj.
En 1979 estis lanĉita VisiCalc por Apple II, la unua interaktiva kalkultabelo.
Du jarojn poste, VisiCalc estis anstataŭita de Lotus, optimumigita por IBM PC, kiu poste cedis lokon al Microsoft Excel, kiu dominas la merkaton de elektronikaj kalkultabeloj ekde 1987 ĝis hodiaŭ.