La itala informatiko naskiĝis danke al la pionira laboro de grupo de sciencistoj, politikistoj kaj industriistoj, konsciaj ke edukado kaj esploro en la kampo de informteĥnologioj kontribuus al socia, ekonomia kaj kultura ŝanĝo en la lando.
Centra en ĉi tiu aventuro estis la rolo de Pisa: ĉi tie, en la dua duono de la 1950-aj jaroj, estis konstruita la unua itala scienca kalkulilo, la Pisa Elektronika Kalkulilo, akronime CEP, en kunlaboro kun la Laboratorio Olivetti de Elektronikaj Esploroj.
La Muzeo de Kalkulaj Iloj troviĝas ekde 1993 en la areo de "Vecchi Macelli", la eksa buĉejo de la 19a jarcento, kun la originala strukturo ankoraŭ konservita.
La kolekto de la muzeo etendiĝas de la dua duono de la 19a jarcento ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, inkluzive de ikonaj objektoj kiel la proporcia cirkelo de Galileo, la Programma 101, konsiderata la unua "persona komputilo", kaj la Commodore 64, la plej vendata komputilo de ĉiuj tempoj.
Hodiaŭ, la muzeo konsistas el kvin salonoj malfermitaj al la publiko, kie estas ekspoziciitaj la plej gravaj pecoj de la kolekto.