Muzeo de Kalkulaj Iloj
19 of 256.2 Aritmometroj
Prototipita en 1822, la aritmometro de Colmar estis produktita en serio ekde 1850, komencante la epokon de komercaj kalkuliloj. La laboro estis daŭrigita de la filo de Colmar kaj poste de Louis Payen, ĝis 1915 kiam tiu speco de kalkulilo estis superita.
Per la glitiloj oni agordas la ciferojn de la adiciatoj; la glitiloj movas dentumitajn radojn kiuj interligiĝas kun cilindroj de Leibniz por transdoni la valoron al la akumulilo lokita sur la glitanta ĉareto.