6.8  Poŝkalkuliloj

En 1972 estis produktita HP 35, la unua poŝkalkulilo kapabla kalkuli logaritmojn kaj trigonometriajn funkciojn; ĉi-tiun modelon vi vidas maldekstre, super la okulfrapa Olivetti Divisumma 18. Dum preskaŭ ĉiuj fabrikantoj celis redukti prezon, HP konservis altajn kostojn kaj plivastigis funkciojn; en 1974 ĝi enkondukis la unuan programeblajn poŝkalkulilojn, la HP 65, programebla per magnetkarto. Texas Instruments, fabrikanto de integritaj cirkvitoj, estis gvidanto en la kampo de poŝkalkuliloj kun produktoj kiel la TI-35 kaj la fama TI-58, kiu havis grandan sukceson pro sia facila programado. En la ekspozicio ne mankas italaj produktoj, kiel tiuj de Lagomarsino kaj Olivetti.
Poŝkalkuliloj | Audioguide MSC