6.3  La mekanikaj kalkuliloj

En 1873 Odner anstataŭigis la cilindrojn de Leibniz per moveblaj dentumitaj radoj, igante la maŝinojn pli kompaktaj kaj pli rapidaj. Tio komencas la serion Brunsviga. La funkciado similas al tiu de la aritmometro: la dekstra levilo rotacias horloĝdirekte por adicii, kontraŭhorloĝdirekte por subtrahi. Aldoniĝis ankaŭ la leviloj por nuligi. Uzante tiujn kalkulilojn kun iom da lerteco, oni povis ne nur fari la kvar bazajn operaciojn, sed ankaŭ rapide kalkuli pli kompleksajn problemojn uzante taŭgajn algoritmojn. La Brunsviga en la bildo estas modelo el la 1950-aj jaroj funkcianta, kiun oni povas provi je la kunesto de la gvidantoj.
La mekanikaj kalkuliloj | Audioguide MSC