4.2  La memorkuboj

La Pisa Elektrona Kalkulilo havas ĉiujn erojn de moderna komputilo: reg-unuon, alimento-unuon, RAM-memoron, konstantan memorilon kaj enir-elir-aparatojn. Ĉiu el ĉi tiuj komponantoj estas konektita per busoj, la bluaj kabloj supre de la ŝrankoj. La du magnetkernaj memorkuboj, teksitaj mane, formas Random Access Memory, la provizoran memoron, ĉiu el 18 kB. Kvankam tiam tio sufiĉis, ili estas milionon da fojoj pli malgrandaj ol la memorilo de moderna poŝtelefono.
La memorkuboj | Audioguide MSC