Muzeo de Kalkulaj Iloj
13 of 254.4 Teĥnologioj1961
Università di Pisa
La ĉefa ero de la CEP estis la termo-ionaj vakutuboj, similaj al inkandeskaj ampoloj, elektronikaj komponantoj kapablaj plifortigi kaj direkti la kurenton. Ili estis relative fragilaj kaj tre varmaj; pro kio estis uzata aer-malvarmigo.
La programlingvo de la CEP inkludis Fortran krom la propra maŝina lingvo. Ĝi povis fari po 67 000 adiciojn por sekundo.
Arkitekture, ĝi estis Von Neumann-maŝino: instrukcioj kaj datumoj kun-uzis la saman memorilon.
Proksime de la enirejo estas rekonstruita cirkvito kun originalaj pecoj de la CEP: kompleta sesbita adiciilo, kiu estas uzebla je ĉeesto de la gvidantoj.