1.2  Mercedes Addelektra1928

Mercedes
Dorse de la enirpanelo de la Muzeo, sur flava fono, vi trovas la Mercedes Addelektra, modelo fabrikita en 1928. Temas pri plurcela kontada maŝino kiu ebligis kalkuli, skribi kaj presi la rezultojn sur formularoj specifaj por banko aŭ administra oficejo, kie ĝi estis uzata. Antaŭtaske estis difinite en kiuj kolumnoj kalkuli kaj en kiuj enmeti tekstojn: la kalkulaj kolumnoj de la respektivaj formularoj difinas la pozicion de la vertikalaj kalkuliloj en Addelektra. La maŝino funkciis per elektra motoro kaj permesis rekoni kaj korekti enigitajn erarojn.
Mercedes Addelektra | Audioguide MSC