6.6  La Programma 1011961

Olivetti, Pier Giorgio Perotto
La Olivetti Programma 101 estas unu el la juveloj de nia kolekto. Anoncita kiel la unua labortabla komputilo en la historio, ĝi estas la interkruciĝo inter la scienca elektronika kalkulilo kaj la Persona Komputilo: konkurante kun multaj aliaj por la titolo de unua PC. Interagado okazis per klavaro kaj presilo, kaj ĝiaj programoj estis skribitaj sur magnetkartoj, kiuj povis esti enmetitaj kaj interŝanĝitaj. Prezentita en oktobro 1965 ĉe la BEMA-spektaklo en Novjorko, ĝi surprizis la spektantojn pro sia grandeco; ili pensis, ke temas pri terminalo ligita al pli granda komputilo. Kvankam Turing-ekvivalenta, ĝi havis limigitan memorilon kaj estis adresita pli al kalkulado, ol al datuma administrado. En reklamaj filmetoj ĝi estis deklarita “portebla”, kaj oni montris ĝin uzatan de infano kaj de knabino ambaŭ ĉe naĝejo kaj banujo, spite al reguloj pri elektra sekureco. Venditaj estis 40.000 ekzempleroj nur en Usono, ĉiu je 3 000 dolaroj: ekvivalentaj al 30.000 eŭroj hodiaŭaj. Aĉetitaj de NASA kaj la Usona Defendo, uzitaj por spacvojaĝoj kaj aeraj bombadoj. Konstruita de la grupo gvidata de Pier Giorgio Perotto, la tiel nomata Perottina estas dezajna ikono, ŝanĝpunkto en la historio de komputiloj kaj itala fiero.
La Programma 101 | Audioguide MSC