Muzeo de Kalkulaj Iloj
18 of 256.1 Analogaj kaj digitalaj iloj
Analogaj estas tiuj iloj, kiuj traktas numerajn valorojn reprezentante ilin per “analogio”, mezurante kontinuajn fizikajn grandecojn. Digitalaj iloj traktas tiujn valorojn diskrete, reprezentante ilin per entjeroj, aŭ ciferoj. Digitala sistemo ne nepre estas binara: la kalkuliloj ekspoziciataj uzas la dekuman sistemon.
Inter analogaj iloj estas la Circulo Geometrica et Militare de Galileo, tre plurtaska ilo disvastigita ekde la komenco de la 17-a jarcento, la planimetro de Gonnella, uzata por solvi bazajn kalkulojn de integralo, kaj la regulo, kiu permesas alliniigi la skalojn por vidi la rezulton sur tria.
En la blanka vitrino ĉe la enirejo estas simplaj digitalaj iloj: Pitagoraj tabeloj, diversaj specoj de dentostangaj kalkuliloj, ekzemple la Addiator kun sia duon-aŭtomata cifer-reteno.
Tiuj iloj estis tre porteblaj, ili estis produktitaj de la komenco de la 20-a jarcento ĝis la 1980-aj jaroj.