4.1  La konzolo de la CEP

Universitato de Pisa
Enirante la ĉambron, antaŭ vi estas skribotablo: temas pri la konzolo de la CEP, nome la interfaco inter la homa operatoro kaj la komputilo. Dekstre estas teleskribilo de la firmao Olivetti, la kompanio kiu kunlaboris en la konstruado de la CEP, dum ĝi projektis la prototipon de la serio da ĉefkomputiloj ELEA. Per la teleskribilo, eblis sendi mallongajn komandojn al la maŝino kaj skribi programojn sur la trubendon, ruliĝantan ĉe via maldekstra flanko super la linia printilo. Centre, panelo kun butonoj kaj lumoj donis tujan informon pri la funkciado de la maŝino. La prizorgado kaj bontenado de la CEP estis konfidita al specialaj teĥnikistoj, kiuj skribis kaj ekzekutis programojn por uzantoj kaj redonis la rezultojn presitajn sur papero.
La konzolo de la CEP | Audioguide MSC