Muzeo de Kalkulaj Iloj
24 of 256.7 La personaj komputiloj
Estas malfacile ĉi tie resumi la historion de la Persona Komputilo: ĉiu peco en ekspozicio havas sian evoluon, siajn novigojn, fortojn kaj malfortojn. Ni decidis montri la plej signifajn erojn de nia kolekto laŭ kronologia ordo, montrante dezajnajn tendencojn kiel la pligrandiĝon kaj plibonigon de ekranoj, pli kompaktajn dezajnojn, kaj provoj igi la komputilon pli portebla.
Inter la pioniroj, en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, Hewlett Packard kaj IBM celis la merkatojn de profesiaj komputistoj produktante personajn komputilojn por laboro.
En la 1970-aj jaroj naskiĝis nova merkato: por hobiuloj, al kiuj celis Apple kun siaj Apple I kaj Apple II (1976–77). La Apple II estis preta komputilo, kiu konkeris ankaŭ lernejojn, universitatojn kaj esplorlaboratoriojn, fariĝante la plej longviveca komputilo ĝis la fruaj 1990-aj jaroj. Samjare Commodore liberigis sian unuan komputilon, la PET, sukcesa en instruado. En 1975 naskiĝis Microsoft BASIC, programlingvo disvastiĝanta en ĉiuj PC ĝis la 1980-aj jaroj.
En 1981 IBM registris Personal Computer kiel markon kun la fama IBM-PC, sed lasis la aparatajn normojn tute malfermitaj, ekigante la epokon de kongruaj sistemoj, tendenco al kiu devis cedi kaj HP kaj Olivetti (M24 kaj la valizetigebla M21).
Komence de la 1980-aj jaroj aperis la fenomeno de “hejma komputilo”, maŝinoj kiuj krom distraĵoj provizis ankaŭ programojn por persona etlaboro (tekstoprocesado, kalkultabeloj, desegno, muziko) kaj ebligis lerni programadon (BASIC ĉiam, sed ne nur). Ekzemploj estas TI-99/4A, Commodore Vic 20 kaj ZX81, kiuj kulminis en Commodore 64 kaj Sinclair ZX Spectrum. La sezono finiĝis en la 1990-aj jaroj per konflikto inter Sinclair QL kaj Commodore Amiga.
Menciindaj estas Apple Lisa, unua komerca komputilo kun integrita grafika interfaco, Macintosh Plus, montranta potencon de reklamo kaj dezajno, kaj Macintosh Portable, per kiu estis sendita la unua ekstra-planeda retpoŝto en 1991.