1.5  Tekstoprilaborado

En Italujo, la historio de skribmaŝinoj komenciĝas en la 16-a jarcento en Venecio, sed ĉefrola protagonisto estas la firmao Olivetti, fondita en 1908 en Ivrea. Ikono de ĉi tiu epoko estis la Lettera 32 (1963), amata de ĵurnalistoj kaj verkistoj pro la dezajno de Marcello Nizzoli. Ekde la 1960-aj jaroj, elektroniko revolucias la sektoron: ekzemple la Underwood 650, produktita kiam la usona marko jam estis parto de Olivetti. La apero de la persona komputilo en la 1970-aj jaroj markis la malkreskon de skribmaŝinoj, sed enkondukis hejmajn ilojn por teksto-korektado, kopii-alglui, serĉo kaj anstataŭigo, kaj ortografian kontrolon, jam ekzistantajn en la ĉef-komputiloj. En 1983, dum Microsoft lanĉis la programon Word, la aparato Olivetti M24 montris la kreskantan disvastiĝon de tiu teĥnologio. En 1990, la NeXT Station de Steve Jobs, komputila laboraparato sur kiu Tim Berners-Lee evoluigis la Tut-Teran Teksaĵon, transformis skribadon en kolektivan agon, antaŭvidante la epokon de interkonektitaj tekstoj.
Tekstoprilaborado | Audioguide MSC