4  Ĉambro de la Pisa Elektronika Kalkulilo1961

Universitato de Pisa
Antaŭ vi la Pisa Elektronika Kalkulilo, aŭ CEP, ĉef-komputilo konstruita de la Universitato de Pisa inter 1954 kaj 1961. La prototipo, nomata Reduktita maŝino, finfarita en 1957, estis la unua komputilo tute projektita kaj konstruita en Italujo. La financado de 150 milionoj da liroj estis origine destinita por partikla akcelilo, sed estis redirektita al la CEP, ankaŭ danke al letero de Enrico Fermi al rektoro Avanzi subtenantan la projekton. La 13-an de novembro 1961, oni raportis: "Inaŭgurita en Pisa de Gronchi, Prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, la plej potenca elektronika kalkulilo de Eŭropo. Povas mezuri la rivoluon de satelito – Ses jaroj da laboro – Tri mil termo-ionaj vakutuboj". La kalkulilo funkciis ĝis 1969, permesante milojn da horoj de sciencaj kalkuloj.
Ĉambro de la Pisa Elektronika Kalkulilo | Audioguide MSC